Job 39

1Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj? 2Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski? 3Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj. 4Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili. 5Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn? 6La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo; 7Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas; 8La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon. 9Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo? 10Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn? 11Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron? 12Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon? 13La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; 14Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; 15Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati. 16Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana; 17Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton. 18Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton. 19Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj? 20Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado. 21Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton; 22Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo. 23Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego. 24Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto. 25Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon. 26Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo? 27Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston? 28Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto. 29De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj. 30Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.

Copyright information for Esperanto